R&D notes

Jam venis verda venk’

Jonathan Robert Pool

La mondo surprize adoptis Esperanton

Resumo

La kibernetika interlingviko jam portis kaj plu portas kun si Esperanton al sukceso neprognozita. Esperanto—kaj kelkcent aliaj lingvoj—ilas pli potence ol iliaj uzantoj antaŭe esperis.

Esperoj

En la 19a kaj frua 20a jarcentoj multaj esperantistoj revis pri tri foraj venkoj:

  1. La mondo agnoskos kaj uzos Esperanton kiel universalan interlingvon.
  2. Kvankam Esperanto ne universaliĝos, ĝi tamen agnoskiĝos kiel vera, plenrajta kaj esplorinda lingvo, ne ŝajnlingvo, kvazaŭlingvo, pralingvo, lingvaĉo, filingvo aŭ lingveto.
  3. Kvankam Esperanto ne akiros tutmondan respekton, ĝiaj literaturo, kulturo kaj uzantaro sufiĉe valoros, ke oni ne bezonos (aŭ eble eĉ ne deziros) la sukceson de revo 1 aŭ 2.

Senesperiĝo pri revoj 1 kaj 2 pelis multajn al revo 3. Studentoj en unu usona universitato en 1969 eĉ traktis revojn 1 kaj 2 kiel ŝercindaĵojn, publikigante la mokan sloganon Venu la verda venk’! sur glu-etikedaj Hipmarkoj.

Surprizo

Ekde la 1980aj jaroj, tamen, la kibernetiko—ujante en si ankaŭ la kibernetikan interlingvikon—progresis per la laboro de milionoj da sciencistoj, inĝenieroj, informikistoj kaj verkistoj. Inter ili estas ankaŭ esperantistoj.

Tiu progreso havis surprizan rezulton: Komencis realiĝi kaj plu realiĝas revo 2 por kelkcent lingvoj. Inter ili estas Esperanto. Tiu sukceso ebligas al la monda homaro lerni, instrui, legi, skribi, aŭskulti, paroli, traduki, kompreni kaj esplori Esperanton kiel tute ordinaran lingvon—vaste pli efike ol oni povintus, se revo 2 realiĝintus dum la antaŭkibernetika epoko.

Ekzemploj

Ni spektu kaj spertu kelkajn ekzemplojn de tiu Verda Venk’.

Lerni kaj instrui

Por lerni Esperanton, oni ne plu bezonas libron aŭ instruiston. Esperanto estas nun instruebla kaj lernebla per iloj interretaj.

Inter ili estas Lernu! (https://lernu.net/). Ekde 2002, per subvencioj de Esperantic Studies Foundation (ESF; https://esperantic.org), la projekto Lernu! evoluigas kibernetikan Esperanto-kurson, gramatikan enciklopedion kaj bibliotekon de literaturo por lernantoj. La projekto ankaŭ, inter 2017 kaj 2019, per subvencio de la Erasmus-programo de la Eŭropa Unio, evoluigis metodon por instrui Esperanton kiel akcelilon por multilingveco (https://erasmus-plus.ec.europa.eu/projects/search/details/2017-1-HR01-KA201-035396) en lernejoj.

ero de la Esperanto-kurso Lernu! uzanta la korean kiel la lingvon de la lernanto
La Esperanto-kurso de Lernu!

Alia estas Duolingo (https://www.duolingo.com/learn). Duolingo, komerca entrepreno, instruas proksimume 40 lingvojn al proksimume 500.000.000 lernantoj per kibernetika metodo evoluigata ek de 2009. Esperanto-kursoj ekzistas ek de 2014.

ero de la kurso Duolingo pri Esperanto uzanta la hispanan kiel la lingvon de la lernanto
La Esperanto-kurso de Duolingo

Ekzistas ankaŭ Travidebla Lingvo (https://www.transparent.com/). Tiu komerca produkto ekis in 1989, instruas Esperanton ek de 2003 kaj nun instruas 146 lingvojn.

ero de la kurso Travidebla Lingvo pri Esperanto uzanta la anglan kiel la lingvon de la lernanto
La Esperanto-kurso de Travidebla Lingvo

Krome, Pasporto al la Tuta Mondo (https://www.esperantic.org/en/education/pasporto-al-la-tuta-mondo/). Tiu 16-leciona videokurso ekaperis, per subvencio de ESF, en 1998 kaj finpublikiĝis en 2005. Ĝiaj komencaj formatoj estis materiaj registraĵoj, send ek de 2002 ĝi ekzistas ankaŭ rete akirebla (https://www.youtube.com/@pasportotutamondo/videos).

ero de la kurso Pasporto al la Tuta Mondo
La Esperanto-kurso Pasporto al la Tuta Mondo

Plu, centoj da instruiloj katalogiĝis ĉe edukado.net (https://edukado.net/). Tiu rimedaro ekestis en 2001 kaj poste evoluas, per subvencioj de ESF. Ĝi nun ankaŭ disponigas al komencaj Esperanto-lernantoj rimedon (Ekparolu!) por rete konversacii kun spertaj esperantistoj.

ero de la katalogo de instrumaterialoj ĉe edukado.net
edukado.net

Skribi

Plume aŭ krajone oni povis ĉiam skribi Esperanton, sed apenaŭ maŝine, pro la supersignoj. La kibernetiko plifaciligis tion per tipdiskoj kaj tipkugloj. Poste kreiĝis punktara kaj formula presmetodoj, per kiuj oni povis laŭordone krei iun ajn simbolon. Tiel egaliĝis Esperanto kun ĉiuj skribeblaj lingvoj.

Komence difiniĝis dekoj da apartaj (kaj konfliktaj) kodsistemoj por apartaj lingvaroj. Tamen, en 1988 kreiĝis la normo Unikodo (https://home.unicode.org/). Ĝi nun preskribas kodojn por pli ol 140.000 signoj uzataj en centoj da lingvoj. Preskaŭ ĉiuj interretaj dokumentoj nun uzas ĝin (https://wiert.me/2022/02/08/utf-8-web-adoption-is-huge-closing-100/). La supersignaj literoj de Esperanto ekzistis jam en versio 1.0.0. de Unikodo en 1991.

ero de la normo Unikodo, en kiu aperas 6 literoj supersignaj de Esperanto
La normo Unikodo

Legi

Legi presitan literaturon en Esperanto antaŭe postulis doni aŭ sendi ekzempleron al la legonto. Kaj eĉ post tio ĝi ne legeblis se oni ne povis vidi. Tamen, oni nun povas transigi la tekston al kibernetika dosiero de unikoda teksto. Tiel, oni povas tuj legi aŭ, per aŭtomataj tekstparoliloj, aŭskulti la tekston.

Tiu transiga tasko ne facilas. Necesas ĝuste klasigi karaktrojn kaj iliajn aranĝojn. Ekzemple, por ĝusta transigo povus necesi aŭtomata klasifo, kiu traktas ĉiujn de la jenaj karaktroj kiel la literon a:

la minuskla litero a en diversaj tiparoj
La litero a en diversaj tiparoj

Malgraŭ tiu komplekseco, okazis progreso. Jam eblas transigi presitajn tekstojn en Esperanto kaj dekoj da aliaj lingvoj al Unikodo, kun malmultaj eraroj.

Jen bildo de teksto:

bildo de teksto kun varia heleco de la fono
Bildo de teksto

Oni povas ĝin transigi al unikoda teksto per Convertio (https://convertio.co/ocr/esperanto/). Jen la rezulto:

Interlingvistiko estas, laŭ unu konata difino, la scienco pri planlingvoj. Laŭ alia perspektivo, ĝi konsistigas pli vastan esplorkampon pri internacia lingva komunikado - tio estas, kiel lingvoj efektive uziĝas en internaciaj kuntekstoj, kaj kion tio signifas por lingvaj rajtoj kaj lingva justeco. Ambaŭ vidpunktoj hejmas en ĉi tiu retejo, kiu celas kunligi universitatajn esploristojn kaj instruistojn kun profesiaj interesoj kaj okupoj pri diversaj aspektoj de interlingvistiko, kaj informi kaj klerigi esperantistojn kaj neesperantistojn pri tiuj temoj.

Malgraŭ la neuniforma fono, Convertio perfekte transigis la tekston.

Same senerara rezulto eblas per i2OCR (https://www.i2ocr.com/free-online-esperanto-ocr), kiu uzas la sistemon Tesseract (https://github.com/tesseract-ocr/tesseract), evoluigita ĉe la entreprenoj Hewlett-Packard kaj Guglo (angle, Google), sed nun libera. Tesseract ek de versio 3.02 en 2012 kapablas trakti Esperanton. Ĝi nun traktas 126 lingvojn.

Aŭskulti

La kibernetiko ankaŭ ebligas al homoj aŭskulti tekstojn aŭtomate. Exzemple, ni aŭskultu la frazon Interlingvistiko estas, laŭ unu konata difino, la scienco pri planlingvoj.

Iuj iloj ankoraŭ ne kompetentas pri tio. Ekzemple, SurVoĉo (angle, VoiceOver), ilo de Pomo (angle, Apple). Tiu programo apartenas al ĉiuj komunikiloj iPhone. Pomo nomas 64 lingvojn trakteblajn per SurVoĉo, sed la listo ne ujas Esperanton.

Sed aliaj iloj ja kompetentas. Ekzemplo: eParol (https://odo.lv/Espeak), uzata en RespondemaVoĉo (angle Responsive Voice; https://responsivevoice.org/text-to-speech-languages/teksto-paroladon-en-esperanto/). RespondemaVoĉo listas Esperanton kaj 50 aliajn lingvojn trakteblajn.

Alia ekzemplo: VokaIlo (angle VocalWare; https://l-www.vocalware.com/index/demo). VokaIlo listas Esperanton kaj 31 aliajn lingvojn trakteblajn.

Eĉ pli bonas Parol (https://parol.martinrue.com/), kiu traktas nur Esperanton.

Paroli

Esperanto estis ĉiam parolebla. Tamen, paroloj restis sonaj, ne tekstaj. Paroloj do ne tuj spertis la avantaĝojn—ekzemple, rapidan legeblecon, serĉeblecon, facilan citeblecon, surdulan percepteblecon—de tekstoj.

La kibernetiko ebligas transigi parolojn al tekstoj. La tasko estas malfacila, ĉar sonregistroj de homaj voĉoj estas komplikaj kaj variaj. La sukcesoj plej fruis ĉe vaste uzataj lingvoj, sed ekzistas progreso ankaŭ por Esperanto kaj dekoj da aliaj lingvoj. La programo Subtekstoj en Esperanto (https://colab.research.google.com/github/parolteknologio/stt-esperanto/blob/master/colab-notebooks/Subtekstoj_en_Esperanto.ipynb) aŭskultas filmojn kaj produktas subtekstojn por ili. Ĝin kapabligas la projekto Parolteknologio en Esperanto (https://parolteknologio.github.io/). Siavice, tiu uzas la programon AŭtoSub (angle AutoSub) kaj la servon de Guglo Parolo-al-Teksto (angle Speech-to-Text). Parolo-al-Teksto traktas 138 lingvojn kaj dialektojn, sed ne Esperanton. Do, Parolteknologio en Esperanto uzas la projekton Komunan Voĉon (angle Common Voice) por akiri ecojn de la parolata Esperanto. Ĉiu esperantisto rajtas kunkonstrui la informaron de Komuna Voĉo pri Esperanto (https://commonvoice.mozilla.org/eo).

Jen ekzemplo de Subtekstoj en Esperanto.

ilo, kiu aŭskultis filmon kaj montras liniojn de subtekstoj, kiujn ĝi produktis
La subteksta ilo Subtekstoj en Esperanto

Traduki

La antaŭkibernetika homa tradukado kostas proksimume same tiom da tempo, kiom kostas la verkado. Sed kibernetikaj iloj povas principe tujigi kaj preskaŭ senkostigi la tradukadon. Jam ekzistas sistemoj por tradukoj inter Esperanto kaj plurdek ĝis eĉ kelkmil aliaj lingvoj.

Oni povas traduki normajn esprimojn inter Esperanto kaj plurdek aliaj lingvoj per la sistemo CLDR (https://cldr.unicode.org/index), projekto de Unikodo. Ekzemple, ĝi tradukas la mallongigon km/h en Esperanto al χλμ./ώρα en la greka. Simile, ĝi tradukas la esprimon Үндістан рупиясы en la kazaĥa al barata rupio en Esperanto.

Kelkaj tempzonoj en Esperanto en la terminaro de CLDR
Unikodo CLDR

Aliaj esprimaroj ebligas tujajn tradukojn de organizitaj informoj ankaŭ al Esperanto. Ekzemple, se retejo uzas la geografian informsistemon MalfermStratMapo (angle OpenStreetMap), ĝi povas permesi uzantojn elekti Esperanton kiel la lingvon de la loknomoj (https://www.openstreetmap.org/#map=7/48.857/0.428) kaj de la ilo mem (https://www.openstreetmap.org/#map=7/48.857/0.428). Tamen, ekzistas milionoj da loknomoj kaj la volontuloj de MalfermStratMapo ĝis nun tradukis nur oneton. La projekto invitas pluan kunlaboron (https://wiki.openstreetmap.org/wiki/Translation).

mapo kies loknomoj estas esperantlingvaj
Mapo de MalfermStratmapo
Bonveno en Esperanto al la ilo Malferma Stratmapo
MalfermStratmapo

Vizaĝlibro (angle Facebook) tradukas iujn esprimojn al proksimume cent lingvoj, inter ili Esperanto.

Interfaco de Vizaĝlibro kun esprimoj en Esperanto
Vizaĝlibro

Reta Vortaro (https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2d.html) povas traduki vortojn inter Esperanto kaj 167 aliaj lingvoj.

kelkaj tradukoj de la keĉua al Esperanto en Reta Vortaro
Reta Vortaro

PanLekso (angla PanLex; https://translate.panlex.org/) povas traduki vortojn inter Esperanto kaj miloj da aliaj lingvoj.

kelkaj tradukoj de la vorto nuligi en Esperanto al la litova en la tradukilo de PanLekso
Tradukoj en PanLekso
ligoj inter du vortoj tra diversaj lingvoj
Tradukreto en PanLekso

Tradukilo Jandekso (angle Yandex Translate; https://translate.yandex.com/) povas traduki frazojn inter Esperanto kaj 100 aliaj lingvoj.

frazo tradukita de Esperanto al la indonezia per Yandekso
Traduko per Tradukilo Jandekso

LingvaNekso (angle LingvaNex; https://lingvanex.com/demo/) povas traduki frazojn inter Esperanto kaj 108 aliaj lingvoj.

frazo tradukita de Esperanto al la rusa per LingvaNekso
Traduko per LingvaNekso

Tradukilo Guglo (angle Google Translate; https://translate.google.com/) povas traduki frazojn inter Esperanto kaj 108 aliaj lingvoj.

frazo tradukita de Esperanto al la turka per Guglo
Traduko per Guglo

Kompreni

Kion signifas ŝelko? Antaŭe oni devis posedi ekzempleron de Plena Ilustrita Vortaro de EsperantoBildvortaro en Esperanto por trovi la respondon. Nun oni povas fari la demandon al Reta Vortaro (https://reta-vortaro.de/revo/art/sxelk.html).

difino de ŝelko en Reta Vortaro
Difino de Reta Vortaro

Alian difinon proponas Vikivortaro (https://eo.wiktionary.org/wiki/%C5%9Delko). Ĝi ujas difinojn en 162 lingvoj.

difino de ŝelko en Vikivortaro
Difino de Vikivortaro

Kiel funkcias la tajda energio? Tion klarigas Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Tajda_energio). Ĝi klarigas ankaŭ proksimume 330.000 aliajn aferojn en Esperanto kaj almenaŭ unu aferon en po 328 aliaj lingvoj.

artikolo pri tajda energio en Vikipedio
Artikolo en Vikipedio

Esplori

Kiom kaj kiel oni uzas la vorton onin en Esperanto? Multaj tiaj esplortaskoj postulas amason da skribaj aŭ parolaj ekzemploj. La kibernetiko ebligas tion. Jen rezultoj de tia serĉo en la Tekstaro de Esperanto (https://tekstaro.com/):

serĉrezultoj en Tekstaro de Esperanto
Tekstaro de Esperanto

Konkludoj

Esperanto evidente venkis. Ĝi gajnis agnoskon kiel plenrajta kaj plenkapabla lingvo en la nuntempa komunikilaro. Tra la mondo nun fluas parolkompreniloj, tekstaroj, tradukiloj, enciklopedioj, teĥnikaj terminaroj, loknomaroj kaj ilaj interfacoj, rezulte de amasa kunlaboro en projektoj. La projektanoj tute ne rifuzas esperantistan helpon; ili avide bonvenigas tion. La pordoj estas malfermaj. La invitoj restas validaj. Do, la batalo por agnosko finiĝis, sukcese, preskaŭ sen peno.

Revo 2 realiĝis, sed eblas pliigi la kvalitojn kaj grandojn de la esperantlingvaj eroj de la kibernetikaj rimedoj, per pli da tekstoj, pli da sonregistroj, pli da terminaj tradukoj, pli da loknomoj, pli da enciklopedieroj kaj pli da interfacaj esprimoj. Tiaj kontribuoj estas preskaŭ ĉie kaj senlime bonvenaj.